Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_someren

En Someren

MuzikoJonny M
Esperanta tekstoRogier Huurman
Esperanta plenumoLa VIPoj
Tiponova teksto
Originala plenumoJonny M (En Somero)

Tiu ĉi kanto estis verkita kaj prezentita dum JES 2017/18 en Szczecin, Polujo. Ĝia teksto prezentas la kandidatiĝon de NEJ por la IJK 2019 kaj primokas la alian kandidatiĝon de SKEJ. (Gunnar ne partoprenis la prezentadon por resti neŭtrala en la konkurso.)

Teksto

Mi flugas al Amsterdamo!
Mi trajnas tra la land’,
atingas kongreson en Someren,
feliĉe, ĉar mia amikar’ estas tie.

Kotizo estas bela
kaj la festo senĉese daŭras ĝis mateno
por esti kontenta.
Mi iras al la herbejo,
mi ekskursas sur biciklo.
La homoj volas jam aliĝi
al IJK ‘19 en Nederlando.

En Someren, vovoj,
IJK okazos, vovoj.

La trinkej’ estas granda klubejo
kaj program’ absoluta paradizo.
Rapidas la reto kaj la manĝo,
afrikanoj ricevos la vizon.

Kotizo estas bela
kaj la festo senĉese daŭras ĝis mateno
por esti kontenta.

En Someren, vovoj,
IJK okazos, vovoj.

Kaj ni ne vojaĝos al Tatroj.
Ne, IJK ne estos en Tatroj.
Kaj ni ne voĉdonas por Tatroj.
Ĉar Someren ne estas en Tatroj.

En Someren, vovoj,
IJK okazos, vovoj.
En Someren

en_someren.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)