Uzantaj iloj

Retejaj iloj


erevanaj_noktoj

Erevanaj noktoj

MuzikoA. Doluĥanjan
TekstoA. Graŝi
E-tekstoT. Harutjunjan
MIDIerevanaj_noktoj.mid

Teksto

Erevanaj noktoj kun lazura bril'
En la brusto nun flamigas kantojn mil.
Kun rideto sia maja Erevan'
Sorĉe kronas min per via hela am'.

Erevanaj noktoj kun freŝventa spir'
En ĝarden' fabelas rave kvazaŭ lir',
Respegulas, kara, ĉiu rosa flor'
Vian ĉarmon kaj la kanton de la kor'.

Erevanaj noktoj per la okulpar'
Enamigis min por ĉiam sub stelar',
Mi, kisante vin, ebria eĉ sen vin',
En okuloj viaj nigraj vidas min.

Mia vi stal',
Ĉiam kun hel'!

erevanaj_noktoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)