Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ergo_bibamus

Ergo bibamus

AŭtoroGoethe (1810)
E-tekstolaŭ Ferdinand Pfeil k.a.
Origina titoloHier sind wir versammelt

Teksto

Por gaja kunveno jen taŭga salut':
Amikoj vi, ergo bibamus!
Eksonas la glasoj, silentas disput',
Memoru vi: Ergo bibamus!
De longe jam estas konata la vort',
Ĝi bone konvenas en iu ajn sort',
Solene resonas potenca je fort'
/: La eĥo de: Ergo bibamus! :/

Min sorto forvokas kun eta valiz',
Kunuloj vi: Ergo bibamus!
Amikojn mi lasas kun jena deviz':
Korfratoj vi, ergo bibamus!
Ne ŝparu avare ĉe glasa ekson’,
Gajega junulo ne restas sen mon',
Lin prunte regalas amiko per don',
:/ Korfratoj vi: Ergo bibamus! :/

Elektu devizon por nia kunven'!
Proponas mi: Ergo bibamus!
Ĝi estas escepta, aparta festen;,
Do ĉiam denove: Bibamus!
Foriĝis de l' zorgoj nebula vual',
La ĝojo eniras kaj regas en hal',
Denove rondiras la plena pokal',
Tintante ni kantas: Bibamus!

ergo_bibamus.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)