Uzantaj iloj

Retejaj iloj


erinaco



Erinaco

Muzikoĉeha popolkanto
E-tekstoJosef CINK
MIDIerinaco.mid

Teksto

Nia avo foje trovis erinacon en ĝarden'
Kaj li kaŝis ĝin sub tukon sur la benko ĉe kamen'.

Refreno:

Jes, jes, estas vero, jes, jes, estas ver',
Se ne kredas vi, do venu konvinkiĝi pri l' afer'.

Sen atent' sur erinacon eksidiĝis la onklin';
Kiel la dragon' el selo, salte ŝi ekpafis sin!

Refreno

En vilaĝo nune ŝvebas mokaj miroj pri sagac'
De l' onklino, kiu provis rajdi sur la erinac'.

Refreno

erinaco.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)