Uzantaj iloj

Retejaj iloj


erinaco

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Erinaco

Preciza deveno ne konata, eble ĉeĥa, eble tradukita de Josef CINK.

Teksto

Nia avo foje trovis erinacon en ĝarden'
Kaj li kaŝis ĝin sub tukon sur la benko ĉe kamen'.

Refreno:

Jes, jes, estas vero, jes, jes, estas ver',
Se ne kredas vi, do venu konvinkiĝi pri l' afer'.

Sen atent' sur erinacon eksidiĝis la onklin';
Kiel la dragon' el selo, salte ŝi ekpafis sin!

Refreno

En vilaĝo nune ŝvebas mokaj miroj pri sagac'
De l' onklino, kiu provis rajdi sur la erinac'.

Refreno

erinaco.1183626657.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)