Uzantaj iloj

Retejaj iloj


esperanta_danckanto

Esperanta danckanto

Teksto

Mi ne plu lernas la italan
Nek francan, anglan lingvojn, fi!
Jen for la danan kaj hispanan
La rusan ankaŭ ne malpli.
De Narvik ĝis Otranto regas ja Esperanto.
Do kia peno restas? Alia, alia ĉio estas.
Mi volas tra la mondo iri
Mi ne bezonas plu akiri
La gramatikajn librojn, ba!
De Peking ĝis Brabanto regas ja Esperanto.
Do kia peno restas? Alia, alia ĉio estas.
Se min renkontas en Indio
Bruneta juna belulin'
Mi diras: ĉu min amas vi?
Min tuj komprenas la knabin.'
Sub palmoj promenante ni amas esperante;
Nenia peno restas, kiel dolĉe, kiel dolĉe ho estas!

esperanta_danckanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)