Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vi_vidos



Vi vidos

Teksto/MuzikoLuigi TENCO
E-tekstoPier Luigi CINQUANTINI

Origina titolo: Vedrai, vedrai

Teksto

Kiam vespere mi revenas hejmen
kaj mi ne emas eĉ paroli
min ne rigardu kun tia tenereco
kvazaŭ estus mi knabo revenanta senreve
scias mi ke iam mi ne revis ĉi vivon
por nia kuna estontec'.
Vi vidos, ke ŝanĝiĝos nia viv
mi ne konas la kiamon, sed ŝanĝiĝos iam ĝi
Vi vidos, ke ne elĉerpiĝis mi,
mi ne konas la kiamon, sed ŝanĝiĝos iam ĝi.
Preferus rni vin vidi ploranta
kaj riproĉanta min pro l'senrevigo
kaj vin ne vidi ĉiam tiel dolĉa akceptanta de mi ĉion kio okazas
min senesperigas la pensado pri vi kaj pri mi nekapabla doni pli.
Vi vidos, ke ŝanĝiĝos nia viv'
mi ne konas la kiamon, sed ŝanĝiĝos iam ĝi
Vi vidos, ke ne elĉerpiĝis mi,
mi ne konas la kiamon, sed ŝanĝiĝos iam ĝi.

vi_vidos.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)