Bando | Asorti |
---|---|
Originala bando | Lynyrd Skynyrd |
Adaptaĵo de la fama anglalingva rokkanto Sweet Home Alabama (1974) de la bando Lynyrd Skynyrd.
Aŭtuno malrapide venas
Paliĝas verd’ de la arbar’
Somer’ la varmon jam forprenas
Silentos triloj de birdar’
En mazuraj arbaretoj
En betula ombro ni’
Sidas kvazaŭ kolombetoj
Ĝui ĉarmon de feliĉ’
Refreno:
Dolĉa hejmo Esperanto
Sub la blua ĉielfon’
Verda hejmo Esperanto
la plej bela kaj plej bon’
Vintr’ la kambojn jam blankigas
Sed mi revas pri printemp’
Ĉio en natur’ rondiĝas
Pri somer’ jam kantas vent’
Refreno
Ni denove renkontiĝos
Malgraŭ ke pasis somer’
Kaj denove enamiĝos
En nebulo dum vesper’
Refreno