Uzantaj iloj

Retejaj iloj


esperanta_trinkkanto

Esperanta trinkkanto

MuzikoLaŭ germana melodio: “Ça, ça geschmauset”
Esperanta tekstoFr. SWAGERS

Teksto

Por l' Esperanto
se vi klopodas kiel ni,
kaj pace varbas
ĉiun por ĝi.

Rekantaĵo:

Jen mia mano,
Samideano,
ĝoju ni, trinku ni,
je via sano!

Se l' antaŭjuĝon
malhelan de la nuna hor',
per verda stelo
pelas vi for.

Rekantaĵo

En l' estonteco,
se fine venkos nia pen',
ho, nin kunigos
granda festen'.

Rekantaĵo

Ni estas kerno
de granda l' Esperantistuj';
aliĝu ĉiuj,
venu do tuj!

Rekantaĵo

esperanta_trinkkanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)