Muziko | Laŭ germana melodio: “Ça, ça geschmauset” |
---|---|
Esperanta teksto | Fr. SWAGERS |
Por l' Esperanto
se vi klopodas kiel ni,
kaj pace varbas
ĉiun por ĝi.
Rekantaĵo:
Jen mia mano,
Samideano,
ĝoju ni, trinku ni,
je via sano!
Se l' antaŭjuĝon
malhelan de la nuna hor',
per verda stelo
pelas vi for.
Rekantaĵo
En l' estonteco,
se fine venkos nia pen',
ho, nin kunigos
granda festen'.
Rekantaĵo
Ni estas kerno
de granda l' Esperantistuj';
aliĝu ĉiuj,
venu do tuj!
Rekantaĵo