Estis Mi Ankoraŭ Bebo

vire

Estis mi ankoraŭ bebo
ĵus naskita pro geam’
mi apenaŭ vidi povis
tamen vin rigardis jam…

Kiam mi maljuna estos
Tuj mortonta pro enu’
Kvankam mi okulojn fermos
vin ankoraŭ vidos plu…

ine

Estis mi ankoraŭ bebo
ĵus naskita etulin’
mi apenaŭ vidi povis
tamen jam rigardis vin…

Kiam mi maljuna estos
Tuj mortonta oldulin’
Kvankam mi okulojn fermos
plu ankoraŭ vidos vin…

  • estis_mi_ankoraux_bebo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:00
  • (ekstera redakto)