Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bela_moment

Bela moment

Teksto/MuzikoKlára MIKOLA - Laca László GARAMVÖLGYI
KantasMikola - Garamvölgyi

Teksto

Jen, kiel bela moment'
tiu amplena silent',
kiu diras pli ol ĉiuj vortoj
pri nia sent'.

Jen, kiel bela hor',
kiam malfermiĝas nia kor',
la solec' finiĝas kaj elformiĝas
nia vol'.

Kiel belegos nia viv',
se ni kune vivos,
nur donante amon,
kiel belegos nia viv',
se ni ne plu scios
pri solec' kaj malam',

kiel belegos nia viv',
se ni ekkomprenos
ankaŭ la silenton,
kiel belegos nia viv',
se ĝin plene regos
amo kaj atent'
ĝis la lasta moment'.

bela_moment.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)