Muziko | (popola) |
---|---|
Esperanta teksto | António MARTINS-Tuválkin |
Esperanta plenumo | |
Tipo | traduko |
Originala plenumo | Vitorino |
Originala teksto | (popola) |
Laurinda estas sudportugalia romanco (romance novelesco; “rimance”) registrita unua-foje en 1962 en la Algarva montaro (Alferce MCQ) fare de etnografo / muzikologo Michel GIACOMETTI kaj publikigita en 1970 en kantaro Antologia da Música Regional Portuguesa - V: n.º133 (kunaŭtoro: F. Lopes GRAÇA). Ĝin popularigis folkkantisto Vitorino (kun etaj diferencoj; la jena versio lias) en sia albumo Romances, en 1981. La jenan tradukon en esperanton faris en 2011.10-12 A. MARTINS-Tuválkin.
Eblas kanti aparte la kvar rolojn — tiujn de tentviro (♂), Laŭrinda (♀), rakontisto (✎), kaj kokredzo (♉).
♂ Ho Laŭrinda, tre aminda,
♂ ho Laŭrinda, tre aminda!
♂ Amus mi vin laŭ merito,
♂ permesu al mi tranokti
♂ ĉe l’ faltar’ de via lit’!
♀ Jes, mi volas, sinjorido!
♀ Jes, mi volas, sinjorido!
♀ Jes, ĉinokte sen prokrasto!
♀ Edzo mia, li forestos,
♀ foirumas pri brutar’…
✎ Je la horo nokto-meza,
✎ je la horo nokto-meza,
✎ jen la edzo fruveninta:
✎ Jen frapas li sur la pordon,
✎ senmoviĝas jen Laŭrinda.
♉ Oj!, ŝi eble malsanetas,
♉ oj!, ŝi eble malsanetas,
♉ aŭ min ŝi ne amas plu,
♉ aŭ mallertas pri ŝlosilo
♉ palpe al serura tru’…
♉ Kies estas la ĉevalo?
♉ Kies estas la ĉevalo
♉ nekonata ĉe la ringo?
♀ Ĝi vias, ho mia edzo,
♀ via patro sendis ĝin!
♉ Kies estas ĉi ĉapelo?
♉ Kies estas ĉi ĉapelo
♉ ornamita per puntaĵo?
♀ Ĝi vias, ho mia edzo,
♀ Estas jen mia donac’!
♉ Kies estas ĉi anhelo?
♉ Kies estas ĉi anhelo,
♉ Elsub mia lito kaŝe?
✎ Laŭrinda, tion aŭdinte,
✎ falis teren sen mispaŝ’…
♉ Ho Laŭrinda, ne aminda!
♉ Ho Laŭrinda, ne aminda!
♉ Indas ne la sveno kuŝe:
♉ Da kiom mi amis vin, ja,
♉ restas nun neniom plu!
♉ Alvenigu fratinaron,
♉ alvenigu fratinaron
♉ vian sub pali’ ĉe min.
♉ Por ke tiu plej aminda
♉ estu mia novedzin’…