Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_pajmpolanino

La Pajmpolanino

MuzikoEugène Feautrier
TekstoThéodore BOTREL
E-tekstoAlbert MASSELIER
Tipotraduko
Originala TITOLOLa Paimpolaise

Teksto

Ĉar fiŝkaptonte ĉe Islando,
Tuj Pajmpolano ŝipos for
De la Bretona patrolando,
Ploras, ploregas lia kor',
Kaj flustras nun li
La jenon al si :
Mi ja ĝemas pri Virgulino,
Pri Pajmpola ĉio, sed pli
Ploras pro la Pajmpolanino,
kiu l' koron donis al mi.

Al forirontoj presbitero
Ilin benante diras nur:
«Niaj sanktuloj,dum danĝero,
Vin protektados el lazur' ! »
Kaj flustras nun li
La jenon al si:
La ĉielo de l' Virgulino
Helas ja lazure, sed pli
Bluokula Pajmpolanino
Ame svingas tukon al mi.

Lia ŝipestro, kiam brilas
Suna radio tra la vel',
Diras: «Pro blanko ĝi similas
Neĝan flugilon de anĝel'! »
Kaj flustras nun li
La jenon al si:
Ja konsistas el pura lino
Nia velo…, tamen per pli
Blanka kufo Pajmpolanino
Silkbararon kronas por mi!

Per hokfadeno, per harpuno,
Plej balaladas la junul';
Sed, pro la tro mankanta suno,
L' korpo frostiĝas en nebul',
Kaj flustras nun li
La jenon al si:
Sanktaj Ivo kaj Dipatrino
Tuj min portu tien al ŝi !
Ĉar nur mia Pajmpolanino
Sangon revarmigus en mi.

ĵus uragano furiozis,
Tombe fosiĝis ocean',
En la profundoj ekripozis
Lia plej kara samŝipan';
Kaj flustras nun li
La jenon al si :
Ĉar neniam lia vidvino
Plu maristojn donos al ni,
Des pli multajn Pajmpolanino
Knabojn baldaŭ nasku per mi!

Sed jen la senkompata sorto
Same kondamnas ankaŭ lin…
Tiam en ungoj de la morto
La Pajmpolan' rezignas sin,
Kaj, plu nur al ŝi
Sonĝante, nun li
Sur medalo la Virgulinon
Kisas, kisas dum agoni',
Kvazaŭ sian Pajmpolaninon
Kredus kisi li pli kaj pli.

la_pajmpolanino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)