Uzantaj iloj

Retejaj iloj


felicxa_vagemul

Feliĉa vagemul'

Teksto

Amegas mi vagadi tra monteta region’,
Mi marŝas kaj kantadas kun tornistro kaj baston’.

Refreno:

Valderi, valdara, valdara, valdeha ha ha ha ha ha,
Valdari, valdara,
tornistro kaj baston’.

Amegas mi vagadi ĉe rivera bela lok’,
Ho, kantu ni, ĝojkantu ni, ripetas ĝia vok'.

Refreno

… … … ripetas ĝia vok'.

Do, svingas mi la manon al amikoj en kampar',
Kaj merloj pepas apud mi en bela aŭkupar’.

Refreno

… … … en bela aŭkupar’.

Dum montvagad' en alta blu’ ĝojigas min alaŭd’,
Per dolĉa kanto indas ĝi je tuta bird-aplaŭd’.

Refreno

… … … je tuta bird-aplaŭd’.

Ĝuegas mi kantadon pli dolĉplena ol miel',
La Eternulo lasu min glorkanti sub ĉiel’.

Refreno

… … … glorkanti sub ĉiel’.
felicxa_vagemul.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)