Uzantaj iloj

Retejaj iloj


felicxega

Feliĉega

Muziko/Tekstokroata popolkanto
E-tekstoPaul BENNEMANN
MIDIfelicxega.mid

Teksto

Feliĉega estas ĉiu,
kiu pace kantos “aj”.
Tia dolĉa paco min ĝojigis,
kiam estis de l'vivo maj'.
(2x)

Mia frunto estis gaja
kiel fruprintempe lag'.
Ĉirkaŭ mi feliĉa estis ĉio
kaj feliĉa la tuta tag'.
(2x)

Sed de kiam ĉe fenestro
tie staris belulin'
Ĉion blovis for ventego kaj el
paradizo forpelis min.
(2x)

felicxega.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)