Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_edzigxo_de_figaro

La edziĝo de Figaro

MuzikoW.A. Mozart
TekstoLorenzo da Ponte
E-tekstoPaul Bennemann
Origina titoloGiunse al fin il momento
MIDIla_edzigxo_de_figaro.mid

El Muzika aldono de “Tra la mondo II”.

Teksto

Venis nun la momento,
Kiam mi, ho amato,
en viaj brakoj ĝojos!
Pensoj timigaj, forlasu min ĝis ĉiam!
En plezur' ne plu min malhelpu iam!

Ho, al la fajr'! En mia brust'
brulanta tiu ĉi lok' ravanta,
la tero, la ĉiel' konformas.
Venu, karulo! Tuta la mond' jam dormas!

Ho venu baldaŭ, vi, juvelo bela!
Estas ankoraŭ nokto nun malhela;
ne lumas jam la nokta torĉo luna;
venu, amo vin vokas al ĝuo nuna.

Murmuras rivereto, ridas floroj,
venas el freŝa herbo bonodoroj.
Venteto varma blovparole vokas,
al plezuro de l' amo ĉio logas

Vin mi atendas en tiuj arbaj kaosoj Venu, venu,
por ke la frunton vian mi kronu per rozoj,
por ke la frunton vian mi kronu per rozoj!

la_edzigxo_de_figaro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)