Festas geegdziĝon nun la strato

Muzikopopla
Esperanta tekstoImre SZABÓ
Tipotraduko
Originala titoloLakodalom van a mi utcánkba'

Festas geedziĝon nun la strato,
Sonas, sonas granda muzikado;
Mi ricevis la inviton kore,
Mi ne iros, sed mi restos fore!

La festeno al la fino venas,
Ĵusedzino pro malĝojo tremas;
Sian oran ringon ŝi turnadas,
La amanton foran ŝi kompatas.

Origina teksto

Lakodalom van a mi utcánkba'
Idehallik csengő muzsikája
Hivatalos vagyok oda én is,
Nem mennék, ha százszor üzennék is!

Vége van már a lakodalomnak,
Nagy bánata van a menyasszonynak;
Forgatja a karikagyűrűjét,
Sajnálja a régi szeretőjét.

  • festas_geedzigxon_nun_la_strato.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:57
  • (ekstera redakto)