Uzantaj iloj

Retejaj iloj


flagkanto

Flagkanto

MuzikoMelodio de: Ja, vi elsker
TekstoH. P. Nielsen

Teksto

Nia ruĝa sangstandardo,
Venke flirtu vi
Meze en batala ardo
Alte super ni.
En ĉi tiuj nigraj tagoj
Tuj rektiĝas nuk'
/: Ĉe memoro pri la agoj
Sub la ruĝa tuk. :/

Nigra diktatora hordo
Ĉie levas sin,
Sed ni kontraŭ ĉi-malordo
Jam preparis nin.
Liberecon ni defendas
Per parol' kaj ag',
/: Batalpretaj ni atendas
Sub la ruĝa flag'. :/

Ni ne lasas nin haltigi
De la nigra hord',
Idealojn nin kunligi
Devas ĝis la mort'.
Malamikoj sin fortiras
Time en forflug',
/: Kiam ni antaŭeniras
Sub la ruĝa tuk'.:/

flagkanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)