Muziko | Melodio de: Ja, vi elsker |
---|---|
Teksto | H. P. Nielsen |
Nia ruĝa sangstandardo,
Venke flirtu vi
Meze en batala ardo
Alte super ni.
En ĉi tiuj nigraj tagoj
Tuj rektiĝas nuk'
/: Ĉe memoro pri la agoj
Sub la ruĝa tuk. :/
Nigra diktatora hordo
Ĉie levas sin,
Sed ni kontraŭ ĉi-malordo
Jam preparis nin.
Liberecon ni defendas
Per parol' kaj ag',
/: Batalpretaj ni atendas
Sub la ruĝa flag'. :/
Ni ne lasas nin haltigi
De la nigra hord',
Idealojn nin kunligi
Devas ĝis la mort'.
Malamikoj sin fortiras
Time en forflug',
/: Kiam ni antaŭeniras
Sub la ruĝa tuk'.:/