Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fluas_akvo_fluas

Fluas akvo, fluas

Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloTeče voda teče pod Velecký majer
MIDIfluas_akvo_fluas.mid

Teksto

Fluas akvo, fluas laŭ vilaĝo nia,
/: kial vi min lasis, ho, amato mia? :/

Mi vin jam forlasis — scias vi, pro kio,
/: kiu al vi venas nur kun kalumnio? :/

Nur kun kalumnio kaj kun entrudemo.
/: Kiom mi ploradis, kolombin', kun ĝemo! :/

Ho, karul', revenu al mi de rivero,
/: vi ŝlosilon havas — de mia libero. :/

Pli frue la ŝtono akva ŝanĝon prenos,
/: antaŭ ol libero — al mi, aĥ, revenos. :/

Jam la ŝton' en akvo — removiĝas vere,
/: sed libero mia — mortis senespere. :/

fluas_akvo_fluas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)