| Muziko | slovaka popolkanto | 
|---|---|
| E-teksto | Jan Filip kaj Karel Filip | 
| Origina titolo | Teče voda teče pod Velecký majer | 
| MIDI | fluas_akvo_fluas.mid | 
Fluas akvo, fluas laŭ vilaĝo nia, 
/: kial vi min lasis, ho, amato mia? :/
Mi vin jam forlasis — scias vi, pro kio,
/: kiu al vi venas nur kun kalumnio? :/
Nur kun kalumnio kaj kun entrudemo.
/: Kiom mi ploradis, kolombin', kun ĝemo! :/
Ho, karul', revenu al mi de rivero,
/: vi ŝlosilon havas — de mia libero. :/
Pli frue la ŝtono akva ŝanĝon prenos,
/: antaŭ ol libero — al mi, aĥ, revenos. :/
Jam la ŝton' en akvo — removiĝas vere,
/: sed libero mia — mortis senespere. :/