Teksto | René de CLERCQ |
---|---|
Muziko | Emil HULLERBROECK |
E-teksto | Juul KARNAS |
Origina titolo | Moederke aleen |
Ho, kiu infanon ja lulus,
Se ne estas ĝia patrin’?
Kaj kiu nenion postulus
Por zorgoj kaj flegoj sen fin’?
Ho, kiu pri ĝi atentadus,
Sin metus je ĝia dispon’?
Kaj ĝiajn ĉemizojn ja gladus,
Aŭ zorgus pli bukla harkron’?
Ho, kiu al ĝi eĉ proponus
La lastan eron de l’pan’?
Jes, kiu la vivon fordonus
Ridante pri mort’ pro infan’?
Rekantaĵo:
Kara, kara, nur la patrin’,
Do, do do deridine
Kara, kara, nur la patrin’
Ĉe la lulil’ gardas vin.