Teksto | Dasca kaj Luis MARIANO |
---|---|
Muziko | Cole PORTER |
E-teksto | Sergio R. DOCAL, Ralph LEWIN |
Kantas | Alberta CASEY |
Origina titolo: I love Paris
Amas mi Parizon ĉiam, dum
printempo kaj aŭtun'
Amas mi Parizon vintre kiam neĝas
Kaj ankoraŭ dum somero nin bruligas.
Mi ĝin amas tute kore, ĉian tagon de la jar'
Sciu kial? Ĉar mi tie restas kune,
ĉe mia amikar'.
Kiam ofte mi vidas la urbon Paris,
Ĉu sub blua aŭ griza ĉiel'
Ĉu kun laŭta aklam'; ĉu kun dolĉa kor-am'
Ĉiam ĝi restas mia stel'.
Amas mi Parizon ĉiam, dum
printempo kaj aŭtun'
Amas mi Parizon vintre kiam neĝas
Kaj ankoraŭ dum somero nin bruligas
Mi ĝin amas tute kore, ĉian tagon de la jar'
Sciu kial? Ĉar mi tie restas kune,
ĉe mia amikar'.