Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vi_klare_frenezigas

Vi klare freneziĝas

MuzikoStephin MERRITT
Esperanta tekstoHanso BECKLIN
Tipotraduko
Originala titoloYou Must Be Out of Your Mind
Originala plenumoThe Magnetic Fields
Originala tekstoStephin MERRITT

Tre poezia kanto de unu el la plej bonaj vivantaj Usonaj lirikistoj.

Teksto

Laŭ vi mi kuru reen al vi
Sed al mi mankas simpati’.
Prefere grimpu reen vi
sur la genuoj
Kvazaŭ post operaci’
sen anestezo.

Refreno:
Se laŭ vi ne pentu ĉi Judas’
Vi klare freneziĝas.
Se al vi ĝi estas nun fatras’
Vi klare freneziĝas, do
Vi klare freneziĝas.

Laŭ vi fuziu la nukle’
Laŭ vi ne kabeis Kabe
Vi ne povas diri ĉi
nur pro la belo
Al mi estas poka viski’
por pulĉinelo.

Refreno

Laŭ vi ekbrulu estingit’
Sed al mi mankas apetit’.
Iam en via pasintec’
estis eksplodo;
Al vi ne fremdas la aprec’
de eŝafodo.

Refreno
vi_klare_frenezigas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)