Uzantaj iloj

Retejaj iloj


flugu_falko_blanka_bird

Flugu falko

Muzikoslovaka popolkanto
Origina titoloZaleť sokol, biely vták
MIDIflugu_falko_blanka_bird.mid

Teksto 1

E-tekstoMiloš RAVEŇ

Flugu falko, blanka bird',
al knab' mia iru.
Kun centfoja korsalut',
kun centfoja korsaluť,
al li flustre diru.

Ke li venu dum vesper',
ke mi lin tre petas,
ke mi ege amas lin,
ke mi ege amas lin,
en la kor' lin bredas.

Sed li forrifuzis min,
ke li ne plu venos.
Ke li en alia lok',
ke li en alia lok'
junedzinon prenos.

Rememoru nur, karul',
kion vi promesis.
Poreternan amon vi,
poreternan amon vi
al mi ĵurkonfesis.

Teksto 2

E-tekstoTomáš PUMPR

[: Flugu, falko, bela bird’, al amato flugu, :]
[: [: lin mallaŭte kaj kun mild’, :] fojojn cent salutu. :]

[: Li al mia kameret’ venu vesperhore, :]
[: [: tio estas mia pet’, :] mi lin amas kore. :]

Teksto 3

Flugu, falko, kun destin’ al amato mia;
kaj silente petu lin ĉe fenestro lia.

Ke vespere venu li je malfrua horo,
ĉar atendas arde mi, portas lin en koro.

flugu_falko_blanka_bird.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)