Uzantaj iloj

Retejaj iloj


frankenstein

Frankenstein

MuzikoCarlos DEVIZIA
Originala tekstoCarlos DEVIZIA
DiskoBizara Lando

Bazita en la karaktero kreita de Mary Shelley, mi uzis sintezilojn kaj malnovan softvaron “Beat 2000” por fari la drumojn. Ĉu mi bone memoras mi faris la voĉojn de tiu ĉi kantaĵo (kaj anakŭ de Vidante la Pluvon) kiam mi havis nazkataron, mi faris tion ĉar mi volis soni pli malalta ol mia natura voĉo. Mi multe ŝatas la filmojn de Frankenstein de aktoro Boris Karloff kaj desegno farita de mi aperas en la oficiala ttt-ejo de la aktoro: http://www.karloff.com/Gallery/AG_devizia.html
Estonte, mi volas fari rokan kantaĵon kiu titolos: “La Reveno de Frankenstein”

Teksto

Homo faris monstron
el morta haŭto kaj organoj.
Al ĝi donis vivon el la fulmo.
Sed… Kia vivo?
La kreinto abomenis sian kreaĵon;
aliaj homoj, senkaŭze timis ĝin;
kaj eĉ mi, kiu verkas,
uzas “ĝin” anstataŭ “lin”
Kiu volas naskiĝi por esti malamata?
Nek homoj nek monstroj meritas tiun ĉi sorton.
Dio scias tion,
sed homoj, kiuj kredas esti dioj, ne.
Monstroj ne scias kiel agi
kaj homoj agas kiel monstroj.
Sentojn, tiuj ne spetris
kaj honte, tiuj ĉi ne volas havi.
Monstro ne petis esti viva
kaj nur volas sian morton.
Kaj homo kreis vivon
nek pro sicenco nek pro amo.
Por satigi sian murdavidecon
nur li kredis.

Eksteraj ligoj

frankenstein.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)