Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vidante_la_pluvon

Vidante la Pluvon

Alia nomoTra la fenestro de mia prizono
MuzikoSalvador Parrinello kaj Carlos DEVIZIA
Originala tekstoCarlos DEVIZIA
DiskoBizara Lando

Mi originale verkis tiun ĉi kantaĵon nurinstrumenta. Poste mi verkis tekston en Esperanto, kaj Salvador Parrinello aldonis la parton de aldsaksofono. La pluva specimeno estas de LHumpries (www.freesound.org). Krome de la gitaro mi uzas tie ĉi malnovan sintezilon Casio HT-700 kiu estis donita al mi de miaj gepatroj dum la jaro 1987.
--- Carlos Devizia

Teksto

Muroj el ŝtono apartigas min de la pluvo. Mi entendas miajn manojn tra la fenestro kaj provas tuŝi la ĉielon. Mi serĉas la akvon kiu sanigas, kaj la liberecon kiu alvenas en ĉiu guto.
Kvar grizaj muroj ŝtelis miajn sentojn. Malhela ĉambro ŝtelis miajn sensaciojn.
Se mi povus promeni sub la pluvo mi demetus tiun ĉi strian kostumon kaj miaj nudaj piedoj piedpremus la malsekan teron.
La gutoj el la pluvo ŝajnas larmoj, sed tiuj ĉi senfrukte akvumas la grizajn plankojn, kaj tiuj donas la vivon.
Kiam mi foriros? Ĉu mi povos foriri? Ĉu mi rezistos? Mi ne povas plu pensi.
Oni diras ke unu guto sur la kapo estas sufiĉe por atingi deliraĵon. Imagu tion kio faras mil falante sur mia karcero.
Kelka tago la pluvon ne gravos al mi. Kelka tago unu guto kaj mil estos egala. Mia korpo estos en prizono sed mia animo estos libera freneza spirito.
Jes, kelka tago

Eksteraj ligoj

vidante_la_pluvon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)