Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bebo_nun_frostas

Bebo nun frostas

Esperanta tekstoRoel HAVEMAN

Teksto

Bebo nun frostas kun trista mien'.
Brakoj kaj kruroj tremetas senĉese.
Aŭdu lin plori nun: kia ĉagren'!

Lu lu lu, lu lu lu, eta Jesu',
Dormu kviete nun, ne ploru plu!

Venu paŝtistoj al povra ŝafid'!
Tie en stalo por ĝi kantu dolĉe.
Baldaŭ ĝi dormos jam malgraŭ la frid'.

Lu lu lu, lu lu lu, eta Jesu',
Dormu kviete nun, ne ploru plu!

Ankaŭ anĝeloj tuj venu al Li!
Kantu tenere nun por via reĝo!
Ame Lin distru nun per melodi'!

Lu lu lu, lu lu lu, eta Jesu',
Dormu kviete nun, ne ploru plu!

Eksteraj ligoj

bebo_nun_frostas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)