Teksto | Daniel HADDAD |
---|---|
Muziko | Daniel HADDAD |
Kantas | Daniel HADDAD |
Iri al la mondo kun kanta ebleco, ĉar mi volas paroli!
Kaj senti sin enfluadlibereco, ĉar mi volas paroli!
Kaj promenadi ĉe landaj belecoj, ĉar mi volas paroli!
Koni la homojn kaj senti unuecon!
Volas mi paroli kun la viv'!
Sento kun sento la venta konsento,
de l' kultura intenco
Tento kun tento pliigas la senton,
pri la novaĵoj de l' tempo
Kanto de l' kanto fariĝas enkanto,
kune kun ĉiela lando
Mikso kun mikso moviĝas lavangon,
ene de ĉia amanto.
Volas mi paroli kun Amerik'
Volas mi paroli kun Afrik'
Volas mi paroli kun Azi'
Koni Eŭropon kaj Oceanion!