Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gejunulara_jxurkanto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Gejunulara ĵurkanto

MuzikoI. JURYSTA
Tipotraduko

Teksto

Ne plu migru en mallumo,
Ĉesu vagi en sensenc',
Al batal' antaŭen, fratoj,
Glav' kaj lum' — via potenc'!

Vin ne regu malespero,
Ĝin forŝiru el anim',
L' soci-lukt' ne vana estos, —
Al batal', fratar', sen tim'!

Hej, eklumos nova suno,
Radionta tra l’ tut-ter',
Nur ĝis tiam ni persistu
En barakto por la ver'!

Junular', vin ne timigu
Ŝtonaj baroj kaj eĉ ĉen',
Multan sangon, ni elverŝos
Ĝis ekestos mond' de ben'!

gejunulara_jxurkanto.1366644235.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)