Muziko | I. JURYSTA |
---|---|
Tipo | traduko |
Ne plu migru en mallumo,
Ĉesu vagi en sensenc',
Al batal' antaŭen, fratoj,
Glav' kaj lum' — via potenc'!
Vin ne regu malespero,
Ĝin forŝiru el anim',
L' soci-lukt' ne vana estos, —
Al batal', fratar', sen tim'!
Hej, eklumos nova suno,
Radionta tra l’ tut-ter',
Nur ĝis tiam ni persistu
En barakto por la ver'!
Junular', vin ne timigu
Ŝtonaj baroj kaj eĉ ĉen',
Multan sangon, ni elverŝos
Ĝis ekestos mond' de ben'!