Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vi_malatentas_min

Vi malatentas min

Muzikoitala popolkanto
E-tekstoG. B. Briano kaj Josef Cink
Origina titoloTe voglio bene assai
MIDIvi_malatentas_min.mid

Teksto

Laŭ vi, mi malsinceras,
via agad' majesta kaj
la sinten' ne estas ja
laŭ merit' al mi.
De nia renkontiĝo
mi plendas pri moment',
ĉar pezas min pri via amsent'
kaj vi malatentas min,
pezas min pri vi amsent'
kaj vi malatentas min.

Kiam vi min ekvidas,
kvazaŭ hirtiĝus kato,
kaŭzon de la malŝato
por mi ne scias mi.
Mi vin tre multe amis,
sed kaptis min turment',
ĉar pezas min pri vi amsent'
kaj vi malatentas min,
pezas min pri vi amsent'
kaj vi malatentas min.

vi_malatentas_min.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)