Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ombroj_vagas



Ombroj vagas

Teksto?
Muziko?

Teksto

Ombraj vagas sur arbar-vojeto,
Plaĉas ja al mi vespera mond',
Ne rapidu, atendu iomete,
Sidu ni ĉe l'fajro en amika rond'. (2-foje)

Geamikoj vokas kun la kanto
Al ankoraŭ nekonata cel',
Kaj ja super la suno subiranta,
Nia rev' ekbrilas kiel klara stel'.

En okuloj viaj elokventoj
Ŝajnas la tutmonda harmoni',
Ne rigardu, vi tamen malatente,
Ke ne estu miskompreno inter ni.

Hela luno iras por promeni
Sur la lakta vojo galaksi',
Geamikojn aŭdas mi sen ĝeno,
Mi dediĉas kanton tiun ĉi por vi.

ombroj_vagas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)