Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_gaja_studento

La gaja studento

Teksto

Jen studento antaŭ vi,
Ju-kaj-da, ju-kaj-di,
Ano de l’ Akademi',
Ju-kaj-da, kaj-di,
Esti juna kaj student',
Ho, plej gaja vivmoment'.

Rekantaĵo:

Ju kaj di-a-di-a-da
Ju kaj di, ju kaj da,
Ju kaj di-a-di-a-da,
Ju kaj di-a-da.

Venas onkla poŝtmandat',
Ju-kaj-da, ju kaj-di,
La unuan de l’ monat';
Ju kaj da, kaj di,
La poŝtiston kun honor'
Tiras mi al mia kor'.

Rekantaĵo

Ho, biero kaj kolbas'!
Ju kaj da, ju kaj di,
Plena estas mia kas';
Ju kaj da, kaj di,
Ho! plezuro kun fraŭlin',
Kiel mi amegas vin!

Rekantajo

Ĝoji pro la sankta pag'
Ju kaj da, ju kaj di,
Volus mi je ĉiu tag',
Ju kaj da, kaj di,
Sed la mono, ve, ho ve,
En la poŝo restas ne.

Rekantaĵo

En la mezo de l’ monat'
Ju kaj da, ju kaj di,
Mi en l’ universitat'
Ju kaj da, kaj di,
Ofte studos kun fervor'
Ĉar la mono estas for.

Rekantaĵo

Glas' kaj poŝo sekaj nun!
Ja kaj da, ju kaj di,
Grava estas mia pun',
Ja kaj da, kaj di,
Do se mi amuzis vin.
Volu vi regali min.

Rekantaĵo

la_gaja_studento.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)