Muziko | Amplifiki |
---|---|
Esperanta teksto | Amplifiki |
Tipo | nova teksto |
Originala plenumo | ensemblo Amplifiki |
Kanto en la sonkasedo “…Sed tute ne gravas!”
Frostaj noktoventoj blovegas tra la korp'
ekster mi nur pluvo, ene nur la plor'
ĉiuj kvar sezonoj ja memorigas min
pri praokazaĵoj restantaj en la kor'
Strange kiel multe plu samas post ŝanĝiĝ'
de la granda timo neniam fuĝos mi
Ofte se teruro grandegas en la viv'
Ĉia ebla helpo forestas tiom pli.
Tamen io estas alia en la nun'
havis mi nur revojn havas mi nur vin.
Sciu ke neniam mi volas perdi vin,
sed volas foje kuri nur for de ĉio ĉi
Por ke vi min komprenu pli bone kede nun
jen mi vin rakontos pri pens' en mia kor'.
Ne mortos mi se iĝos veraĵo la malĝoj',
sed poste io grava por ĉiam estos for.