Uzantaj iloj

Retejaj iloj


buhxenvalda_sonoro

Buĥenvalda sonoro

MuzikoV. Muradeli
TekstoA. Sobolev
E-tekstoK. Gusev
MIDIbuhxenvalda_sonoro.mid

Teksto

Homoj, por minuto ekstarante,
Aŭdu nun, aŭdu nun la vokon de angor':
Jen el Buĥenvaldo sonas lante
Sonorilsonor', sonorilsonor'.
Kvazaŭ reviviĝis la pasinto,
Sango bolas en la kupra sin',
Kaj viktimoj ĉiuj el la cindro
Ree levas sin, ree levas sin!

Ree levas,
Ree levas,
Ree levas sin!

Levas sin centmiloj el forbrulo,
Marŝas jen, marŝas jen en trista simfoni',
La kolonoj de multnaciuloj
Turnas sin al ni, turnas sin al ni.
Ĉu vi aŭdas tondron ĉionrompan?
Ĝi ne estas ŝtorm', nek uragan'.
Trans la nigran blovon atombomban
Krias ocean', ĝemas ocean'.

Pacifika,
Pacifika
Ĝemas ocean'…

Homoj, por minuto ekstarante,
Aŭdu nun, aŭdu nun la vokon de angor':
Jen el Buĥenvaldo sonas lante
Sonorilsonor', sonorilsonor'.
Ŝvebas ĝi tra l'mond' ĉagrensonore,
Kaj resonas vasto de l'eter':
Homoj, gardu firme kaj fervore
Pacon de la ter', pacon de la ter'!
Gardu pacon,
Gardu pacon,
Pacon de la ter'!

buhxenvalda_sonoro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)