Uzantaj iloj

Retejaj iloj


grandula_urbeto_bruna

Grandula Urbeto Bruna

TekstoZeca Afonso
MuzikoZeca Afonso
E-teksto(indikota)
KantasGianfranco MOLLE

La originalo, “Grândola, Vila Morena” (alb. Cantigas do maio, 1971), estis unu la du kantoj uzataj kiel sekretaj signaloj en publika radio por alvoki kaj konfirmi la ekon de kontraŭdiktatura ŝtatrenverso kaj sensanga revolucio en Portugalio la jaron 1974.

La esperanta traduko estas apenaŭ kantata de portugalaj esperantistoj, malgraŭ la plua poulareco de la originalo en tiu lando: Ne pro ideologiaj kaŭzoj sed memagnoskite pro du aŭ tri «neelteneblaj» mistradukoj (en ĝenerale sufiĉe bona tradukaĵo).

Teksto

Grandula, urbeto bruna
Vera hejmo de frataro
En vi regas vol’ komuna
En vi estas solidaro

En vi estas solidaro
en vi regas vol’ komuna
Vera hejmo de frataro
Grandula, urbeto bruna

En vi havas mi amikon
Temas pri la proletaro
Grandula, urbeto bruna

Vera hejmo de frataro
Grandula, urbeto bruna
Inter via proletaro
Plene regas vol’ komuna

En la ombro de ĉi kverko
Kiu aĝas sen komparo
Ĵuras sekvi mi ĝis ĉerko
Grandula, de vi leĝaron

Grandula, de vi leĝaron
Ĵuras sekvi mi ĝis ĉerko
En la ombro de ĉi kverko
Kiu aĝas sen komparo

Eksteraj ligoj

grandula_urbeto_bruna.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)