Teksto | Zeca Afonso |
---|---|
Muziko | Zeca Afonso |
E-teksto | (indikota) |
Kantas | Gianfranco MOLLE |
La originalo, “Grândola, Vila Morena” (alb. Cantigas do maio, 1971), estis unu la du kantoj uzataj kiel sekretaj signaloj en publika radio por alvoki kaj konfirmi la ekon de kontraŭdiktatura ŝtatrenverso kaj sensanga revolucio en Portugalio la jaron 1974.
La esperanta traduko estas apenaŭ kantata de portugalaj esperantistoj, malgraŭ la plua poulareco de la originalo en tiu lando: Ne pro ideologiaj kaŭzoj sed memagnoskite pro du aŭ tri «neelteneblaj» mistradukoj (en ĝenerale sufiĉe bona tradukaĵo).
Grandula, urbeto bruna
Vera hejmo de frataro
En vi regas vol’ komuna
En vi estas solidaro
En vi estas solidaro
en vi regas vol’ komuna
Vera hejmo de frataro
Grandula, urbeto bruna
En vi havas mi amikon
Temas pri la proletaro
Grandula, urbeto bruna
Vera hejmo de frataro
Grandula, urbeto bruna
Inter via proletaro
Plene regas vol’ komuna
En la ombro de ĉi kverko
Kiu aĝas sen komparo
Ĵuras sekvi mi ĝis ĉerko
Grandula, de vi leĝaron
Grandula, de vi leĝaron
Ĵuras sekvi mi ĝis ĉerko
En la ombro de ĉi kverko
Kiu aĝas sen komparo