Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kostroma_mon_amour

Kostroma Mon Amour

Teksto
Muziko
Boris GREBENŜĈIKOV
E-tekstoGrigorij AROSEV

Kostroma kaj Samara estas urboj en Rusio, starantaj ĉe rivero Volgo. Pokrov kaj Vladimir estas ankaŭ rusiaj urboj.
“Mon amour” (mon amur) de la franca estas “mia amo”
La tradukon unue prezentis kaj kantis Grigorij AROSEV en decembra Kostroma dum Rusia E-Kongreso-2002. Sence kantoj de Grebenŝĉikov estas malfacilaj eĉ por rusoj. Ofte ili konsistas el apartaj bildoj, kiuj penetras en vi iun impreson, sed ne diras rekte pri la senco.

Teksto

Ne bezonas mi venkon, kaj kronon de car'.
Kaj karesojn de vento por finiĝu la far'.
Nur printempan langvoron, kaj vivon sen blag'…
Ho, Samara fratino…

Vagas gregoj malicaj tra floranta Eden'.
Jen perfido, embusko, kaj viviga veven'.
Malĝojo por koro, vundita rakont'.
Sur la monto - Vladimir, kaj Pokrov - sub la mont'.

Super kap' kontraŭ nuboj karambolas la Sun'.
Min dorlotas fortuno, se mi vivas ĝis nun.
Post river' ploras birdo pri amiko de kor'.
Blankaj estas la muroj, griza estas angor'.

Kial do mi ebrias, kvazaŭ farsa anĝel'?
Sur la nigr' estas puro, sur la blank' - duonhel'.
Kaj flugas morna piloto en ĉiela lazur'.
Ho, Samara fratino, Kostroma “mon amour”.

Vivus mi sendiboĉe, sen hastemo kaj tim'.
Sed aspiras al Volga mia gaja anim'.
Kuraĝe eskapi de tiu malpur'.
Ho, Samara fratino, Kostroma “mon amour”.

Ne bezonas mi venkon, kaj kronon por reg'.
Sed ni hontu ĉe Dio veni je tuta greg'.
Revas mi pri l'pordeto, kaj kurtena velur'.
Ho, Samara fratino, Kostroma “mon amour”.

Eksteraj ligoj

kostroma_mon_amour.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)