Uzantaj iloj

Retejaj iloj


arto_kaj_naturo

Arto kaj naturo

MuzikoCarl Nielsen
TekstoChristian Richardt
E-tekstoH. E. Jensen
Origina titoloNaturen og Kunsten
MIDIarto_kaj_naturo.mid

El: revuo La Semajno, n-ro 12, 20-an de marto 1939.

Teksto

La okul’ la vidon ĝuas
de la bildo sur la mur’,
ĉar la majstro ja konstruas
laŭ modelo de l’natur’.

Kaj la ŝtonon kun la brilo
laŭ de l’majstro la labor’
formis li per mezurilo
de l’kreint’ de l’homa kor’.

Belaj vortoj de poeto
en malĝoj’ kaj bonhumor’
nin kortuŝis nur laŭ peto
pri de l’vivo la trezor’.

Sur la tonomar’ ni lulas
nin en ĝojo kaj en plor’;
ĉar similaj ondoj rulas
sin ja en la homa kor’.

Ĉio kun de l’vivo movo,
ruĝa roz’ kaj blua mar’,
volbo de arbar’ kaj brovo,
faltoj de la lipopar’

kaj de l’penso la sekreto,
amo en okula bril’
kant’ de l’bord’ kaj rivereto –
jen de l’arto instruil’.

Origina teksto

Naturen og Kunsten

Derfor kan vort Øie glædes
ved et Billeds Farvepragt,
Thi det Lys hvori det klædes,
er Naturens egen Dragt;

Og den Steen, hvis Skjønhed straalte,
formet af en Mesters Haand,
Den blev skjøn, fordi han maalte
med vor Skabers Maalebaand.

Derfor rørtes vi og vaktes
ved en Digters favre Ord,
Thi de Druer, som os raktes,
var fra Livets rige Bord;

Derfor vugged os i Drømme
Tonedybets Havfrusang,
Thi af Hjertets Kildestrømme
svulmed jo dets Bølgegang.

Alt som eier Livets Lue:
Rosens Blus og Havets Blaa,
Skovens Hvalv og Brynets Bue,
Læbens fine Folder smaa,

Tankens hemmeligste Susen,
Elskovsblikkets tause Sprog,
Lærkens Sang og Bækkens Brusen, —
Alt er Kunstens Lærebog.

arto_kaj_naturo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)