Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kiu_jen_auxdigas_sin

Kiu jen aŭdigas sin?

Muzikogermana popolkanto
E-tekstoZanoni
Origina titoloHorch, was kommt von draussen, rein
MIDIkiu_jen_auxdigas_sin.mid

Teksto

1.

Kiu jen aŭdigas sin?
Ho-la hi! Ho-la ho!
Eble mia belknabin'?
Ho-la hi-a ho!

Preterpasas sen atent',
Ho-la hi! Ho-la ho!
Ĉu min trompis aŭda sent'?
Ho-la hi-a ho!

2.

Ofte oni mokis min:
Ho-la hi! Ho-la ho!
“Mankas al vi amatin'!”
Ho-la hi-a ho!

Ili diru kion ajn,
Ho-la hi! Ho-la ho!
Juĝas sole laŭ la ŝajn'.
Ho-la hi-a ho!

3.

Jenon mi konfesas jam:
Ho-la hi! Ho-la ho!
Stranga estas mia am';
Ho-la hi-a ho!

Sola mia amatin'
Ho-la hi! Ho-la ho!
Min rifuzas kun obstin'.
Ho-la hi-a ho!

4.

Dum geedza ŝia fest'
Ho-la hi! Ho-la ho!
Decos min funebra vest'.
Ho-la hi-a ho!

En solec' per forta plor'
Ho-la hi! Ho-la ho!
Malpeziĝos mia kor’.
Ho-la hi-a ho!

5.

Post sufer' kaj vivofin'
Ho-la hi! Ho-la ho!
Al tombejo portu min.
Ho-la hi-a ho!

Sur la tombo pro memor'
Ho-la hi! Ho-la ho!
Kresku miozota1) flor'.
Ho-la hi-a ho!

–––––

RIM.  “Ho-la hi! Ho-la ho!” kaj “Ho-la hi-a ho!” ne troviĝas ĉe Zanoni, sed ja la piednoto (Friedrich Pillath, Das deutsche Lied in Esperanto, Berlin kaj Dresden, 2a eldono 1922, p. 20).

1)
En la germana lingvo “miozoto” – “Ne-forgesu-min”
kiu_jen_auxdigas_sin.txt · Lastaj ŝanĝoj: 05.02.2024 22:15 de albrecht