Muziko | S. Ibsen Poulsen |
---|---|
Esperanta teksto | F. W. Buenting |
Tipo | nova teksto |
Dum vetero tre malbona
en la plena ocean'
ĉiuj estis sur ferdeko,
ĉar minacis uragan'.
Kaj subite venis ondo;
forviŝiĝis kamarad'.
Antaŭ ol ni povis helpi
falis li tra l’ balustrad',
Rekantajo
Dank' al Zamenhof,
la glora elpensinto,
la tuta mondo povas nun
kompreni sin!
Per boato ni serĉadis
tutan tagon kun persist'
por al li — en kaz' de morto
doni tombon de marist'.
Sed en la noktmeza horo,
dum momento de trankvil',
aŭdis ni misteran voĉon
kaj aperis li en bril',
Rekantaĵo
Kaj li diris: „Kamaradoj!
La serĉado ĉesu nun,
ĉar mi estas tre feliĉa
en la lando de Neptun'.
Mi instruas Esperanton.
Diru ankaŭ al patrin',
ke mi estas nun la edzo
de tre ĉarma marvirin'.
Rekantaĵo
Kaj li tuj malsupreniĝis
al la nova hejmoland',
ĉar plej kara al li estis
Esperanta propagand'.
Sed se iam sur marbordo
montros sin la marvirin',
vi parolu Esperante,
kaj ŝi tuj komprenos vin.
Rekantaĵo