Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gulcxataj



Gulĉataj

Teksto
Muziko
Mikaelo Bronŝtejn

Julio 2001

Teksto

Trapikis koron mian najl’
en lasta lundo:
Du knabinetoj Gulĉataj –
jen kora vundo.
Ŝveligas koron antaŭ krev’
stult’ ambigua,
ĉar unu estas nur la rev’,
kaj jen – la dua.

Labambas dua nun kun gaj’,
bieron trinkas,
dum la unua Gulĉataj
tapiŝon trikas.
Sed de l’ palpebroj sama trem’
hepaton tentas!
Ŝi estas stelo de l’ harem’,
sed vi – studentas.

Aĥ, knabineto Gulĉataj,
okula fundo!
De l’ montoj al dezert’ en maj’
venas inundo.
Kaj sonĝas mi, ke plonĝas mi,
baraktas drone,
sed pravas vi, ke savas vi
min nur duone.

Ĉar pri l’ iama belulin’
mi ŝatas revi,
do, same volas vidi vin
kaj kuri de vi.
Do, devas verŝi larmojn mi
kaj ŝviton viŝi,
ĉar tage revas nur pri vi,
sed nokte – pri ŝi.

Aĥ, tiu praavina ben’ –
kolĉen’ arĝenta,
fajruja flam’, ĉevala hen’
kaj stepa vento!
Tra l’ fumo truon de la jurt’
enfalis stelo…
Aĥ, Gulĉataj’ en dolĉa jun’ –
princino hela.

Mil dolĉajn vortojn trovis jam
mi en la koro.
Ne revis eĉ Omar Hajam
pri ĉi trezoro.
Butere brilas flava lun’
dum nokta veno.
Por ŝi mi ĉion dirus nun,
por vi – apenaŭ.

Aperas nokte lun-vizaĝ’
kun tamburino –
por ĝua plaĉ’ kaj ekster klaĉ’ –
la rev’ – virino.
Matene venas vi, kaj re –
la koro svenas:
inter la vero kaj la rev’
mi plu azenas.

Mi retiriĝas en panik’
kun denta grinco
de via nuda umbilik’,
de l’ streta ĝinso.
Ja eble venus en diskret’
pli da kuraĝo,
se min atingus la ridet’
de-post paranĝo.

Ĉu fine venos nia maj’
kun ben’ fortuna?!
Aĥ, Gulĉataj! Aĥ, Gulĉataj!
Fariĝu unu!
Prudentas ĉiam Orient’,
do, agu dokte:
Paranĝon vestu por moment’,
kaj venu nokte.

gulcxataj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)