Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gxis_revido_roma

Ĝis la revido, Roma!

Teksto/MuzikoRenato Rascel - Garinel - Giovannini
E-tekstoS. DOCAL
KantasAlberta CASEY

Origina titolo: Arrivederci Roma

Teksto

Ĝis la revido, Roma!
Foriros baldaŭ mi.
Urbo de mil lun-lumitaj lokoj,
Urbo de mil varmaj ĉirkaubrakoj,
Kie trovis mi la revan amon de la viv'.

Refreno:

Ĝis la revido, Roma!
Disiĝi devas ni.
Kiam mi revenos al vi, Roma,
Geedziĝaj sonoriloj ludos.
Tiam estos mi en Paradizo apud li. (2-foje)
gxis_revido_roma.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)