Uzantaj iloj

Retejaj iloj


hejmvojo

Hejmvojo

MuzikoMani Matter
Svisa titoloHeiwä
~ textoZwöi drü Mal hesch scho gseyt gha y söt ga
~ aŭtoroMani Matter
E-tradukintinoNelly Achermann

Teksto

Jam trifoje vi diris: “mi foriru”,
sed tamen restis vi ĝis la noktmez'.
Kaj nur nun vi venas el la dom'.

Malvarmegas, la urbo en silent'.
Vi meditas pri l' maten’ – sen grav' al vi,
vi piediru hejmen tra la nokt’.

Iom pluvis, la lumo de l’ lanternoj
speguliĝas sur la malseketa strat'.
Kaj la aŭtoj brilas en mallum'.

Sur la strato renkonte ŝanceliĝas
rigardante vin la lasta ebriul' –
kulpigante per vizaĝesprim'.

Kaj vi marŝas, ree en solec’,
viaj pasoj sonas malkonvene laŭte
kaj vi pensas: “Ĉu jam dormas si?”

hejmvojo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 05.02.2024 19:24 de albrecht