Teksto/Muziko | Mani MATTER |
---|---|
E-teksto | Nelly ACHERMANN |
Jam trifoje vi diris: “mi foriru”,
sed tamen restis vi ĝis la noktmez”.
Kaj nur nun vi venas el la dom'.
Malvarmegas, la urbo en silent’
Vi meditas pri l' maten’ — sen grav' al vi,
vi piediru hejmen tra la nokt’.
Iom pluvis, la lumo de l’ lanternoj
speguliĝas sur la malseketa strat'.
Kaj la au~toj brilas en mallum'.
Sur la strato renkonte ŝanceliĝas
rigardante vin la lasta edriul' —
kulpigante per vizaĝesprim'.
Kaj vi marŝas, ree en solec’
viaj pasoj sonas malkonvene lau~te
kaj vi pensas: “Ĉu jam dormas si?”