Uzantaj iloj

Retejaj iloj


himno_al_la_suno

Himno al la suno

Esperanta tekstoAdriaan KLOEK
Tipotraduko
Originala plenumoZonnelied
Originala tekstoCath. VAN RENNES

Teksto

Ridas la dolĉa sunlumo,
panje al kamp' kaj arbar'.
Banas en ora ondaro
sin la feliĉa florar'.
Kara reĝino de l' pura lazur',
funde en koro parolas natur'.
Tial per danka anim'
suno salutas mi vin.

Vintro ne povas forpeli vin,
brilon el danka la sent',
vin mia koro konservos
spite eĉ pluvo kaj vent'.
Refreŝigita por ĉiam la kor',
restas dum vintro eĉ plena je or'.
Tial per danka anim',
suno, salutas mi vin.

himno_al_la_suno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)