Ho, Malantaŭ Bosko

E-tekstoD. Kolker

Ukraina popolkanto. Tradukis D.Kolker.

C
Ho, malantaŭ bosko,
F C
Ho, malantaŭ verda,
F C
Tie plugis junulino
G7 C
Per bovido verva.

Plugis ŝi plugetis,
Krii “Hej!” ne povis.
Kaj, feliĉe, muzikiston
Tie ŝi bontrovis.

Ludis li, ludadis,
Per okuloj strabis,
Mi ne scias, ne imagas
Li al kio strabas.

Ĉu al ĉi bovinoj,
Ĉu al miaj bovoj,
Ĉu al mia vizaĝeto,
Ĉu al nigraj brovoj?

Tiuj ĉi gebovoj
Baldaŭ formortaĉos.
La vizaĝo kaj la brovoj
Al mi ĉiam plaĉos.

Enmetu vian komenton. Viki-sintakso estas permesata:
Se vi ne povas legi la literojn en la bildo, elŝutu tiun dosieron .wav por aŭskulti ilin.
 
  • ho_malantaux_bosko.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:00
  • (ekstera redakto)