Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ekskursanto

Ekskurskanto

Muzikolaŭ melodio de Bellmann: Hjärtat mej klämrnar
Esperanta tekstoP. Th. Justesen
Tiponova teksto

Teksto

Venis somero,
suna vetero,
bluĉielo, verdarbar'.
Hura!
Ni kun la flago
dum bela tago
vivas en liber' kaj ĝoj'.
Hura!
Nun ni sidas kune sur la herbo.
Koro kantas, dum ripozas cerbo.
Jen la vera ultra-viv-superbo!
Ĝoju do! Ridu do! Kantu do vi!

Sub fagokrono
staras kaldrono.
Akvo ŝaŭmas, bolas tuj.
Hura!
Jen marmelado!
Eĉ ĉokolado!
Pan', butero kaj fromaĝ'!
Hura!
— Nekredebla, pleja aĉskandalo!
Ŝajne restis hejme nia salo! —
Ne! Mildiĝu ree via galo!
Salo jen! — Kia ben'! Ĉio en plen'!

Jen varma kafo! —
Dankon, serafo!
Kiom dia nia ĝu'!
Hura!
Kie tabako?
En mia sako. —
Kaj la alumetoj? — Jen! —
Hura!
Birdoj en la arbokronoj kantas.
Sube gekursanoj esperantas.
Iu inter ili arogantas:
„Ŝafo, ŝafeto, ŝafego, ŝafaĉ'„

Nu, sinjorino!
Aranĝulino!
Vivu vi kaj dankon! Hip!
Hura!
Vivu Danlando
kaj Esperanto!
Brak' en brak' progresu! Hip!
Hura!
Nun ni pluen iru ĉe la lago!
Multaj horoj restas ja por vago.
Ho! Vi bela, freŝa somertago!
Ĝuon kaj ĝojon ni ĉerpas ĉe vi!

ekskursanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)